terça-feira, 11 de março de 2008

Io pri anarkio


Por montri al la homoj ion pri anarkio, mi trovis etan tekston de grava anarkiista pensisto kiu nomiĝas Joseph Proudhon kaj mi tradukis ĝin al esperanto kun la helpo de mia sveda amiko Alf. Laŭ mi kvankam simpla kaj eta, la teksto estas ja bona. Do, jen ĝi:

"La anarkistoj imagas societon en kiu la homaj rilatoj ne estus faritaj per leĝoj aŭ per truditaj aŭ elektitaj aŭtoritatoj, sed faritaj per interkonsento inter ĉiuj sociaj interesoj kaj la sumo de la sociaj moroj - ne mobilizitaj per leĝoj, rutinoj aŭ per superstiĉo - sed je senĉesa evoluo, ŝanĝante por plaĉi al la ĉiamaj kreskantaj homaj bezonoj je libera vivo, akcelita pro la scienca progreso, pro novaj inventaĵoj kaj pro la senĉesa evolucio de la pliboniĝantaj ideoj. Do ne ekzistus aŭtoritatoj por direktigi ĝin. Neniu homo direktigus alian homon."


Verŝajne baldaŭ mi metos ĉi tien aliajn tekstojn pri anarkio.

4 comentários:

Anônimo disse...

Mi atendas tiujn aliajn tesktojn !
:D

Anarkia homo

Anônimo disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Anônimo disse...

Cxu vi povas traduki viajn aliajn artiklo ? Mi estas franca...

Carlos Castellani disse...

mi baldaŭ skribos aliajn

Dankon pro la vizito