sábado, 11 de julho de 2009

La anarkiisto kaj la demokrato



Demokrato: Saluton! Mi havas donacon por vi.
Anarkiisto: Kio ĝi estas?
Demokrato: Ĝi estas la plej bona afero el la mondo.
Anarkiisto: Sed, kio?
Demokrato: La demokratio.
Anarkiisto: Ĉu vere?
Demokrato: Jes, kaj ĝi estos bonega por vi. Bonvole akceptu ĝin.
Anarkiisto: Mi pripensos pri la afero.
Demokrato: Ne, vi devas nepre akcepti.
Anarkiisto: Kial? Mi ne komprenas.
Demokrato: Ĉar ĝi estas la plej bona afero el la mondo.
Anarkiisto: Povas esti, sed malgraŭ tio, mi mem devas elekti ĉu akcepti aŭ ne.
Demokrato: Kompreneble ne.
Anarkiisto: Kial ne?
Demokrato: Ĉar ĝi estis demokratie elektita.
Anarkiisto: Sed ne gravas. Eble mi ne ŝatus ĝin.
Demokrato: Se vi ne akceptas demokration, do vi estas diktatoro.
Anarkiisto: Kompreneble ne. Mi volas trudi nenion al iu. Mi nur volas regi mian propan vivon.
Demokrato: Diktatoro!
Anarkiisto: Ne! Vi estas la diktatoro. Vi volas trudi vian demokration al mi.
Demokrato: Ne, ne! Mi estas demokrato, kaj demokratio ne estas trudebla.
Anarkiisto: Do, mi ne volas ĝin.
Demokrato: Diktatoro! Vi estas minaco al la demokratio. Policistoj, malliberigu lin!
(Post kelkaj jardekoj, la anarkiisto mortis en la malliberejo. La demokratio finfine mortigis lin.)

Nenhum comentário: