quarta-feira, 18 de junho de 2008

Mia unua esperanta poeziaĵo


Poezio pri verda revo

Nia flago estas verda
kaj la amo nia gvidant’
nia direkto estas la paco
kaj nia ilo, esperant’

Pri senlima mondo ni revas ĉiutage
kaj ni klopodas por mirinda estontec’
Se esperanto eterniĝus tutmonde
ĉies estus la feliĉec’

Karaj geamikoj miaj
ne sidiĝu laceme sur iu benk’
ĉar kune ni devas marŝi
rekte al la fina venk’